Cantr II

Tago 7101 Tempo: 6:27:11
40 uzantoj estis aktivaj dum la 15 lastaj minutoj.
CANTR II NOVUL-GVIDILO

Vi bonvenas aniĝi al Cantr II. Tamen, antaŭ ol daŭrigi, bonvolu legi la sekvantan tekston atente. Eble tio savus al vi kelkajn seniluziiĝojn poste.

Unue, Cantr II verŝajne estas malsama ol la plejparto de aliaj enretaj ludoj, kiujn vi ludis. Oni celas ŝajnigi la disvolviĝon de socioj - rolludo permesiĝas (kaj instigiĝas); konstruaĵo permesiĝas (kaj instigiĝas); perforto permesiĝas (kaj iom instigiĝas, kvankam ekzistas limojn al ĝi) - sed nenio el tiuj tri aferoj estas la fina celo de la ludo. La ludo estos plej amuzema se vi partoprenas en ĉi tiu procedo - se vi interrilatas kun aliaj personoj ĉirkaŭ vi, kaj se vi trovas ke nenio okazas, nur faru ion!

ATENTU: Se vi kredas ke kovri vian vojon de kadavroj estas amuza, Cantr II ne estas bona ludo por vi.

Ankaŭ: Cantr II fiksiĝas en iom realisma mondo. La teknologia nivelo estas stranga - eblas konstrui aŭtojn kaj helikopterojn en mondo kie plejlasta ilo verŝajne estas sterkhojo - sed ne ekzistas magio en iu ajn formo en la ludo. (Nu, se via rolanto deziras ŝajnigi ke ekzistas magio, aŭ kredi ke aferoj okazas per la potenco de iu ajn dio, tio estas alia afero...)

Due, la TTTbaza interfaco faras Cantr II malrapidiran ludon. Bonvolu estu pacienca! Eble vi bezonas tri aŭ kvar tagojn por paŝi al la sekvanta loko. Eble la persono, kun kiu vi parolas, bezonas tagon aŭ du por sinanonci kaj respondi al vi. Eblas ke eĉ se vi povas vidi 40 homojn en via loko kiam vi diras ion, neniu el ili respondas tuj!

Trie, la enluda ekonomio kaj leĝoj determiniĝas tute de la ludantoj. La ludkodo provizas rimedojn por produkti fizikajn objektojn; kion vi faras kun tiuj ne kodiĝis (kaj ne kodiĝos). Neniu socia strukturo kodiĝos. Neniu koncepto de posedo kodiĝos. Neniuj reguloj aŭ leĝoj kodiĝos, nur iuj ajn limoj de perforto. La du postuloj de la ludo estas, ke rolantoj devas manĝi, kaj ke morto estas fina kaj konstanta... Kiel konsekvenco al ĉi tio, informoj pri la ludmondo kaj la aferoj en ĝi ne haveblos sur `Oficiala Cantr II Retejo` aŭ io simila; ĉi tiuj informoj devus disvastigi enlude, inter la rolantoj.

Kvare, kaj plej grave:

La Ĉefa Regulo

Ekzistas unu regulo, kiu regas la interrilaton inter la rolantoj en Cantr II.

Kvankam ĉiu individua ludanto estas permesita havi multoblajn rolantojn, tiuj rolantoj DEVAS ESTI apartaj kaj unikaj individuoj. Ĉi tio havas kelkajn sekvojn por la ludo:

  • Viaj rolantoj ne aŭtomate estas familio, klano, tribo, armeo, kompanio, aŭ tiel plu - eble eĉ ne amikoj. Ili devus havi siajn proprajn interesojn kaj celojn. Ili ne konu unu la alian krom se ili hazarde renkontiĝis. Se du el viaj rolantoj interrilatas, ili faru tion kvazaŭ ĉiu prizorgas siajn proprajn interesojn kaj celojn - esence, kvazaŭ la alia karaktero estas ludinta de nekonato. Se vi priskribas vian rolantojn kiel familio, ariĝas ĉiuj viajn rolantojn kune kiel armeo, aŭ komencas rolanton sole por produkti varojn aŭ por fari servojn bonfare al iu alia el viaj rolantoj (farante `hino` rolanto), tio estas malobservo de ĉi tiu flanko de la Ĉefa Regulo.
  • Viaj rolantoj ne aŭtomate sciu tion, kion viaj aliaj rolantoj vidis aŭ faris. Se vi havas rolanton en Cantr City, tiu rolanto ne sciu ke okazis revolucion por demisiigi la Reĝinon de Blojt kaj por establi demokration, ĝis kiam iu vojaĝas de Blojt al Cantr City por disvastigi la novaĵon, eĉ se vi havas alian rolanton en Blojt. Se vi diskutas alilokajn okazojn, ĝis kiam la novaĝoj disvastiĝis enlude, signifas malobservon de ĉi tiu flanko de la Ĉefa Regulo.
  • Simile, multloka organizo ne ekzistu sen tio, ke iu membro de la organizo vojaĝis de unu loko al la alia - Kompanio ABC ne malfermu oficojn en Cantr City kaj Blojt, krom se iu vojaĝas de Cantr City al Blojt (tre longa vojaĝo!) por malfermi la duan oficon. La kreado de organizoj okazu en la ludo - ne inter viaj propraj rolantoj, kaj ne elrete inter viaj amikoj, kiuj ankaŭ ludas, krom se vi havas pravigeblan enludan kontakton.

    La departemento de ludantoj ekzistas por helpi kun interpreto de la Ĉefa Regulo. Se vi ne certas ĉu io, kion vi estas faronta estus malobservo, demandu unue! Se vi pensas ke iu alia rompas la regulon, la departemento de ludantoj povas prienketi. La departemento povas esti kontaktata retpoŝte per - aŭ nur uzu la ligon sur la departementa paĝo.

    Ĝuu la ludon!

    Mi ankaŭ komprenas ke po nur unu konto por ludanto estas permesita.
    « Malntaŭen